Batoj po minuto

Muzika tempoindiko por 120 BPM

BPM (batoj po minuto, laŭ la angla beats per minute) estas alia nomo por la mezuro MM (laŭ la germana Mälzels Metronom, mekanika metronomo proponita de Johann Nepomuk Mälzel) por la tempo de muzikaĵo. Temas pri la nombro de taktotempojbatoj ene de unu minuto. La taktotempoj kutime estas kvaronnotoj (ĉe taktoj kiel 4/4, 3/4, 2/4), ĉe kunmetitaj taktoj (6/8, 9/8, 12/8) kutime tri okonoj (punktigita kvaronnoto) kune formas baton. Kiel frekvencindiko 1 bpm laŭas 1/60 Hz.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search